On Tue, Aug 27, 2019 at 2:09 PM Simeone Dominique
<[email protected]> wrote:
> Ĉu iuj povus indiki kiel modifii la klavaro por skribi esperante?

La metodo en la suba ligo, kiun menciis Marco van Hulten en oktobro
2017, funkcias por mi:

https://lists.debian.org/debian-esperanto/2017/10/msg00010.html

Per tiu metodo kun xmodmap , vi povas aldoni esperantajn literojn (aŭ
aliajn literojn, laŭ via deziro) al ekzistanta/norma klavaro (ekzemple
al angla klavaro) kaj tajpu AltGr+c por havi ĉ, AltGr+C por havi Ĉ,
ktp.

La sola ĝeneta afero estas ke necesas tajpi AltGr antaŭ Shift por
majuskla litero: AltGr+Shift+c por Ĉ, ĉar Shift+AltGr+C faras C sen
ĉapelo (almenaŭ por mi). Sed mi rapide adaptiĝis al tio kuriozaĵo. :)

amike,
Russ

Reply via email to